por Carlos Alberto Iglesia Bernardo
Não só estamos passando pela epidemia, que causou tantas mortes, como as sociedades parecem ter entrado em uma fase de febril mudança. Demandas sociais, ambientais, econômicas e políticas estão impulsionando transformações a uma velocidade vertiginosa.
Cenários que se modificavam ao ritmo dos séculos, agora estão ao ritmo de anos ou mesmo meses.
Recordando as citações bíblicas, diríamos que estamos em dias que parecem ter sido abreviados.
Um ponto indiscutível é que são tempos que mostram a transitoriedade de nossas conquistas e apegos. Claro que outros tempos difíceis existiram, nossos avós e bisavós conheceram as guerras mundiais, a gripe espanhola e passaram também por crises econômicas.
Mas, o que mais caracteriza nossa época é a comunicação instantânea, a velocidade com que os fatos e suas consequências nos atingem.
Há também a escala global, somos uma humanidade mais conectada, se bem que não tão unida quanto desejável.
As ideias que movem o mundo corporificam-se em leis, regulamentos, costumes, relações sociais, estruturas políticas e modelos econômicos.
Tempos desafiadores refletem a urgência de novas ideias ou pelo menos uma revitalização das boas ideias que se encontram mal-entendidas ou esquecidas. Demandam abandonar ideias que se mostraram errôneas.
As ideias principais são as que tocam os fundamentos de nossa existência: o que somos, porque estamos aqui, qual a melhor forma de levarmos nossa vida enquanto estamos aqui e o que acontecerá depois conosco.
Filosofia, ciência e religião são as fontes para as quais nos voltamos em buscas de respostas e elas demandam investigação aprofundada e amplo debate.
Assim, de nossa parte, em nosso campo de estudos espíritas, estes tempos nos desafiam a aprofundarmos nossas ideias sobre a sobrevivência do espírito, sobre a comunicação entre o plano material e espiritual, sobre as consequências destes fatos para a nossa visão de mundo e, sem dúvida alguma, de como adequar nossa prática cotidiana a tudo isso.
Defiaj tempoj, kiujn ni vivas!
Ne nur ni travivas la epidemion, kiu kaŭzis tiom multe da mortoj, sed la socioj ŝajnas eniri fazon de febra ŝanĝo. Sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj politikaj postuloj pelas transformojn rapidege.
Scenaroj, kiuj ŝanĝiĝis laŭ la paso de jarcentoj, estas nun laŭ la ritmo de jaroj aŭ eĉ monatoj.
Memorante la bibliajn citaĵojn, ni dirus, ke ni estas en tagoj, kiuj ŝajnas esti mallongigitaj.
Nediskutebla punkto estas, ke temas pri tempoj, kiuj montras la pasemecon de niaj atingoj kaj ligiloj. Kompreneble aliaj malfacilaj tempoj ekzistis, niaj geavoj kaj prageavoj konis la mondmilitojn, la hispanan gripon kaj ankaŭ travivis ekonomiajn krizojn.
Sed tio, kio plej karakterizas nian tempon, estas tuja komunikado, la rapideco kun kiu faktoj kaj iliaj konsekvencoj atingas nin.
Ekzistas ankaŭ la tutmonda skalo, ni estas pli ligita homaro, kvankam ne tiel unuiĝinta kiel dezirinda.
La ideoj, kiuj movas la mondon, enkorpiĝas en leĝoj, regularoj, kutimoj, sociaj rilatoj, politikaj strukturoj kaj ekonomiaj modeloj.
Malfacilaj tempoj reflektas la urĝecon de novaj ideoj aŭ almenaŭ revivigon de bonaj ideoj miskomprenitaj aŭ forgesitaj. Ili postulas forlasi ideojn, kiuj montriĝis malĝustaj.
La ĉefaj ideoj estas tiuj, kiuj tuŝas la fundamentojn de nia ekzisto: kio ni estas, kial ni estas ĉi tie, kiel plej bone vivi niajn vivojn dum ni estas ĉi tie, kaj kio okazos al ni poste.
Filozofio, scienco kaj religio estas la fontoj al kiuj ni turnas nin por respondoj kaj ili postulas profundan esploron kaj ampleksan debaton.
Tiel, niaflanke, en nia kampo de Spiritismaj studoj, ĉi tiuj tempoj defias nin profundigi niajn ideojn pri la postvivado de la spirito, pri la komunikado inter la materia kaj spirita ebeno, pri la konsekvencoj de ĉi tiuj faktoj por nia mondkoncepto kaj, sen ia ajn dubo, kiel adapti nian ĉiutagan praktikon al ĉio ĉi.